Skania Milito

La ekspansio de Svedio inter la jaroj 1560 kaj 1660
Scanian War Collage

Skania Milito (dane Skånske Krig, svede Skånska kriget) estas la nomo de armea konflikto inter la reĝlandoj Danio-Norvegio kaj Svedio pri la regiono Skanio en la nuntempa suda Svedio, kiu evoluis paralele al la Brandenburgia-Svedia Milito inter Brandenburgio-Prusio kaj Svedio en norda Germanio kaj ankaŭ en eŭropa nivelo samtempe al la Franca-Nederlanda Milito: Svedio estis aliancano de Francio, dum Aŭstrio, Brandenburgio-Prusio, Danio kaj Hispanio estis alianciĝintaj kun Nederlando.

Dum junio 1676 la armeo de Danio ekbatalis en Skanio kun la celo rekonkeri la antaŭe danie posedatan regionon. Sed sen esti atinginta tion, Danio kaj Svedio la 26-an de septembro 1679 interkonsentis pri la paca Traktato de Lund.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search